Trans la Rivera Lavejo

2019-11-13 · ← 🏠


Miaj manoj lavantaj en la necesejo, mi spektas mian okbskuritan vizaĝon tra la spegulo. Sur ĝi restas la akveroj de vaporeto— kial ĉiam humidas tie ĉi? Mi forviŝas la akverojn per mia dekstra mano. Nun klarvideblas mia vizaĝo.

Subita ĉagreno. Mi jam atendis tion— ho, nun sonoras la eĥoj de ies paŝoj— sed malgraŭe mi klarigis la spegulon. Kial mi afliktas min tiel? Ĉar restis iom da espero. Espero, ke mi aspektiĝis sufiĉe virine, kaj ne plu jene. Mi egrigardas la stoplon sur mia mentono. La malmildajn harojn de mia brovo. La pezo en mia gorĝo. La abomenindajn ostojn, surbazatajn de mia kapo. Sed ankaŭ vidas mi la ŝmikon dubfaritan. Mi nur faris maskaron, ĉar ne jam scipovas fari ion ajn krom ĝi.

Virino nun eniĝas la ĉambron, kaj tuj mia koro time batiĝas. Mi plene analizas ŝin. Ĉu minaco? Nejunulino, portanta ĉemizon rozkoloran kaj pantalonon nigran, kun okuloj fiksitaj antaŭe. Ŝi ne rimarkos min… ĉu?

Ŝi proksimiĝas al lavabo, kaj mi staras tutsenmove. Mi rigardas min per la spegulon, sed ne vere. Mi timas, ke se mi movus— eĉ centimetre— ŝi certe ekzamenus min. Do mi rigardas preter min spegule, manoj trankvilaj. Ŝi eklavis siajn manojn, kaj nur post kelkaj momentoj ŝi ekturnas sian kapon al mi.

Kion vi vidas, sinjorino? Sed mi jam scias. Ŝia mieno tordaĉas kiel tranĉilo. La naŭzo… Mi ne plu kapablas tion trakti, traesti…

Ŝi ekmalfermas sian buŝon, kvazaŭ io estu dirota, sed tuj ĝi forĵetiĝas. La vizaĝesprimo nur videblis duonsekonde, sed mi klare ĝin vidis. Tiu esprimo, la mieno, ili estas trobone konataj por mi.

Mi subigas mian kapon, aldirektigas miajn manojn. Por ŝajnigi min tranvikle, mi kurte lavas miajn manojn, kaj tuj elflugas la necesejon. Mi ruĝvagne paŝpaŝas eksteren egale rapide ol mia koro, avertante okulkontakton. Paŝas.

La planko tie ĉi estas bonfarita. Ĝi havas duone rozkolorajn kaj bluajn tegoletojn. La preterpasantaj tegoletoj belas. Dum mia streĉa irado, mi scivolas, kiom ofte mi rimarkas la plankon? Dek? Cent? Milfoje?

Sed neniam mi ilin memoras. La plankeroj, rapide forgesitaj, kaj plejofte eĉ nerimarkitaj. Ho, mi sopiras esti kvazaŭ laiko tegoleto, aŭ eble iu jammortinta. Nevidinda, nevidata. Sed homoj ankoraŭ rigardas, silentigante ridetojn! Kaj tiuj karesantaj trankvilige min, dirante ke mi aspektas deene, virine, tiu ankaŭ nebonas…

Ĉu mi plu povas travivi tian humiligon? Kiam— kiam— kiam ĝi finfine ĉesos?