Arteco kaj Derivfikcio

2019-11-02 · ← 🏠 · esperanto · EsperantoUSA · literaturo


Kio estas verkido, kaj ĉu ĝi artas k valorindas?

Verkido, aŭ fikciido, estas fikcio surbazinta alian fikciaĵon. Ekzemple, Julia skribis prozon inkluzivantan la rolulojn de la antaŭa rakonto de Majra. Ĉar la prozo de Julia surbazas tiun de Majra, ĝi estas fikciido (alinome plu, »derivfikcio«). Derivfikcio plipopulariĝis ekde la fondiĝo de la interreto, kaj nun ekzistas milionoj da rakontoj tiutipaj. (Ekzemple, laŭ ies (angla) konjekto, estas 13.000.000 rakontoj ĉe »fanfiction.net«, eble la plej uzata retejo por fikciidoj.)

Sed ĉu ili artas? Nu, tio ĉefe pritemas la difinon de »arto«. Mi postulus la jenajn tri gravaj ecoj de arto:

La valorata eco de amuzo— ĉu la aĵo plaĉas al mi, etose aŭ alimaniere?

La valorata eco de esprimeco— ĉu la aĵo esprimas ion dekore?

La valorata eco de sperteco— ĉu la aĵo montras sperton de la verkisto, laŭ la kutimaj teĥnikemoj?

Klaras, ke ĉiuj amataj verkoj enhavas almenaŭ unu da tiuj ecoj, kaj plejofte enhavas ĉiujn.

Se oni kredas ke arto estas tiel, klaras do, ke granda kvanto da homa laboro artas. Tiu ligna seĝo, manfarita? Eble ĝi esprimas nemulte, kaj nur sufiĉe faras sian laboron, sed ĝi estas rezulto de la teĥnika sperto de la seĝfaristo.

Viaj programoj, loĝantoj sur via komputilo? Nu, ili ofte enhavas esprimplenajn mesaĝojn (eĉ enkode), kaj sia funkciado klare eblas ĝuigi homojn. Kaj, la eco de teĥnika sperto ĉi tiel klare subteneblas.

Nu, reĵetu vian rigardon al la verkido. Ekzistas nekompreneble vasta maro de verkidoj— kun, precize kiel ĉiuj rakontoj, variataj niveloj de la tri ecoj menciitaj de arto. Sed ĉiuj de ili akordas almenaŭ unu. Do, logike, laŭ la antaŭskribita signifo de »arto«, tiaj rakontoj simple artas.

Nu, ekzistas kontraŭa punkto— fakte, ĝi estas tute alia defino de »arto«, aliflanke de la antaŭa— ke la boneco de io skribita sidas nur sur ĝia originaleco. Ke originaleco estas la plej (aŭ proksimume plej) gravaj ecoj de arto. Tio estas sanktigita, komunuma ideo, iukiale— ke nur »geniaj«, »originalaj«, kaj »novaj« ideoj bonas.

Ĉi tiu ideo klare kontraŭas ambaŭ historio kaj la naturo de kulturaĵoj mem. Ideoj ne simple aperiĝas, senkuntekste aŭ seninstige— ili estas kompleksa miksaĵo de oniaj ĉikaŭaĵoj (vivaj k fizikaj) kaj sia propra pensado. Rimarkindas, ke la plej gravaj partoj de kulturaĵoj estas jam faritaj k disdonitaj ekde generacioj. Tio estas, la ostaro de artaĵoj estas jam skribita, kaj facile troveblas en ĉiuj kulturaĵoj akireblaj. Ili estas de la kunteksto de la verkistoj, kaj ili regas la kutimajn ecojn de raktonoj— ekz. ni havas senton, de kiel rakontoj estu. Ili havu komencon (instigon), mezon (batalon), kaj finon (akordigon de problemoj; kreskadon). Ili havu ecojn atendatajn— rolultipojn (ofte laŭ arĥitipoj), laŭas antaŭjuĝojn, uzu stenojn (signifo de io ne rekte esprimita; ekz, la fotilo de filmo restas ĉe pafilo momente— tio implicus, ke poste tiu pafilo estos uzata), ktp.

Laŭ tiu pensmaniero, ekzistas hipotezo de »sep rakontoj«, klarigita de Christopher BOOKER en lia libro, »La sep bazaj rakontoj«. Tiu ideo postulas, ke ĉiuj rakontoj sekvas unu el sep bazaj rakontoj. Ekz., la »Tragedio« estas baza rakonto, kun ĉefrolulo havanta difekton kiu ruinigis sin iumaniere. Kompreneble, Booker ne estis la unua homo, pridiranta tian ideon— estas interesa parto de literaturologio. Probable la ideo ne tute ĝustas, kvankam estas bona pensfrukto, kaj konsiderindas.

Fakte, William SHAKESPEARE (laŭ iom da literaurologoj) ofte miksigis intence aliajn verkojn, por fari liajn proprajn. Ekzemple, lia »Romeo kaj Juliet« baziĝis sur la prozo »La Tragedia Historio de Romeus k Juliet« de Arthur BROOKE, kaj enhavas la tutan rolaron kaj rakonterojn de la prozo.

Sed, malgraŭ tio, Shakespeare estis laŭdita, kaj ankoraŭ angloparolantoj lin laŭdas. Se vere gravis originaleco, ĉu Shakespeare havas seĝon en literaturologio? Ĉu ni forgesu lin kaj ne plu ĝin legu?

Mi nur ŝercas— klare tio ne bonus, li estas parto de angla historio, kaj liaj verkoj valoras. Sed tio valoro ne devenas originalecon. Ĝi devenas lian bonan miksadon, lian teĥnikan sperton (l’maniero li movis sian plumon, faris siajn frazojn, pentris rolulojn, ktp), kaj la amuzo instigita (homoj la verkon ŝatas).

Neniom arto originalas, vere. Ĉio rilatas al ĉio alia, itence aŭ ne. Do, kial »originaleco« valorindus? Ĝi simple estas eco, sendepende de boneco (amuzo aŭ sperta).

Originaleco nemulte gravas, kaj eble ne eĉ ekzistas. Arto kaj originaleco malforte interligas. Derivfikcio estas arto. Sed, kio estas la rezulto de tiu ĉi arttipo?

Pripensu la barilojn inter homoj kaj verka sperteco. Estas granda kvanto da muroj, sed ĉiuj plejparte enestas du genroj: »praktikec’« (oftec’), kaj »komenc’«. Ofte, homoj ne komencas verki ĉar ĝi tro sin timigas. Eĉ se ili ekiĝas, ofte rezigno sekvas. Kial?

Pro la manko de ideoj (Fari tutan novan rankontmondon estas vasta, malfacila tasko— kaj ankaŭ novan rolulojn malsimplas). Pro la manko de intereso (Kial oni interesiĝu pri sia propra malbona, komenca ideo? Tio ne facilas). Pro la manko de rimarkoj, komentoj, legantoj (Senrimarke, kial oni daŭru? Senkomente, kiel oni plibonigu? Bezonas kritikon).

Skribi verkidon estas traflugi tiujn barilojn. Oni jam havas bazon por ideoj (la jamkreita mondo). Oni jam priinteresiĝas la jamskribitan mondon. Oni ricevos pli da legantojn, rimarkojn, ktp (homoj ŝatantaj la surbazita verko).

Do, per derivfikcio, oni pliŝance ekigus sian verkadon— pro la plifaciligita praktikec’ kaj komenc’. Post tiam, ri pliŝance skribus proprajn, nederivaj rakontoj. Kaj sendube bonas, ke en la mondo ekzistus pli da verkistoj, ĉu ne? Bonas, ke ni havas pli da verkoj, fanatikaj aŭ alie? Nedisputeblas.

La arta animo vivas en preskaŭ ĉiuj, kaj verkidoj plivigligas ĝin en homoj.

Kial ne ĝi artus? Kial ne ĝi gravus? Ĉu ĝi ne demokratigas kulturon? Ĉu ne plibonigas socion, eĉ iome?